La projekto "Ni mem" baziĝas sur neŭtraleco en nova multpolusa mondo. Neŭtraleco en la kampo de ekonomio, edukado kaj kulturo. Ĉi tiuj estas tri strategiaj areoj, kie necesas agado. Du konceptoj, kiujn oni devas ĉiam konsideri "neŭtraleco" kaj "multpolusa", kiuj estos la du ŝlosiloj de la estonteco en la mondo. Nia strategio estas agi per tri agoj:
1- Neŭtrala lingvo kaj kulturo, kontraŭ lingva kaj kultura hegemonio. Esploro pri la uzo de Esperanto kiel internacia lingvo. La uzo de Esperanto en sistemoj de publikaj edukoj.
2- Nova neŭtrala, sekura, malmola kaj malcentra kriptokurzo. Paralele al la silka itinero ni bezonas novan sencentran manieron, kiel alternativon al la dolaro ni proponas: la "silko".
3- Nova domajno por organizoj bazitaj sur neŭtraleco kaj Esperanto. ".eo", kio permesos al ni pliigi internacian kunordigon en la nova multkultura mondo.

Ĉi tiu neŭtraleco helpos nin redukti militadon kaj konflikton. Nova eduka, kultura kaj ekonomia politiko de "neintervenado" kaj neŭtraleco.

Ni bezonas fortan kaj bone financitan grupon. Ni havas tutmondan reton de profesiuloj en kontakto kaj bona kunordigo danke al Esperanto. Ni ĉiuj utiligos ĉi tiun reton en la instituto "ni mem". Ni ne havas tempon por malŝpari. Estas tempo por ago.

Se vi ŝatus helpi financi ĉi tiun novan organizon, aŭ se vi volas kunlabori kun ni,
bonvolu kontakti nin retpoŝte.